vesperĝojeto,
enlitiĝi survojen
al sonĝa mondo
de reijo sur la afiŝejo"Hajko en Esperanto", n-ro. 3572.
http://vastalto.com/hajko/hajko.cgi
"Mia modesta ĝojo. Post vesperiĝo ĝis tempo de kuŝiĝo, mi havas pacan tempon, rememorante ĉi tagan vivon. Hodiaŭ, umaj umoj umis ume...murmur... de iam, mi ekvojaĝos en sonĝa mondo."
Mi ne detale scias pri la aŭtoro de ĉi tiu hajko, sed verŝajne li/ŝi loĝas en Norda Eŭropo, probable en Finnlando. Ĉar mi memoras ke li/ŝi antaŭe rekomendis al ni legadon de "Kalevala" , la popola eposo de Finnlando kaj Karelio.
La sunluma tempodaŭro de vintra tago estas tro mallonga. Ĝi devas esti pli mallonga en Norda Eŭropo.
Oni devas ŝanĝi longan nokton en la tempon de ĝuo. Banalaĵo de ĉiutageco vere estas belega.
No comments:
Post a Comment