gustumo de esperanta hajko

gustumo de esperanta hajko

Jun 17, 2015

Kion la papilio simbolas?

glite trairas
ŝirita papilio ―
nigra asfalto

de Vastalto sur la afiŝejo"Hajko en Esperanto", n-ro. 3658.

http://vastalto.com/hajko/hajko.cgi


Mizera papilio trapasis antaŭ mi. Flugiloj de la papilio estis ŝirita. La du ekzistoj , nigra asfalto kaj la blanka papilio, prezentas kontoraston kaj faras impreson sur ni. Tio povas esti natura okazaĵo en la tago de frua somero. Onidire papilioj simbolus la animon de la homoj. Ĉu la peterfluganta papilio estas iu kiu jam foriris de la mondo?

Nov 20, 2014

bela banalaĵo ...

vesperĝojeto,
enlitiĝi survojen
al sonĝa mondo

de reijo sur la afiŝejo"Hajko en Esperanto", n-ro. 3572.
http://vastalto.com/hajko/hajko.cgi

"Mia modesta ĝojo. Post vesperiĝo ĝis tempo de kuŝiĝo, mi havas pacan tempon, rememorante ĉi tagan vivon. Hodiaŭ, umaj umoj umis ume...murmur... de iam,  mi ekvojaĝos en sonĝa mondo."


Mi ne detale scias pri la aŭtoro de ĉi tiu hajko, sed verŝajne li/ŝi loĝas en Norda Eŭropo, probable en Finnlando. Ĉar mi memoras ke li/ŝi antaŭe rekomendis al ni legadon de "Kalevala" , la popola eposo de Finnlando kaj Karelio.
La sunluma tempodaŭro de vintra tago estas tro mallonga. Ĝi devas esti pli mallonga en Norda Eŭropo.
Oni devas ŝanĝi longan nokton en la tempon de ĝuo. Banalaĵo de ĉiutageco vere estas belega.

Nov 9, 2014

nubo kvazaŭ fadeno ...

Nub', kvazau faden',
Pasas kun Novembro sen
De malvarm' alven'.

de Andreas Kueck sur twitter
https://twitter.com/imnej7/status/529274688053460992

"La nubo kvazaŭ fadeno tiriĝas. Ankoraŭ malvarmo ne venas ĉi tien, kvankam jam estis Novembro, frua vintro. Oh! kia serena tago!"
La hajkisito, kiu estas aŭtoro de supre citita hajko,  ĉiufoje komponas hajkojn kun rimo. Se vortoj alitracias, oni devas apostrofi la substantivan finaĵon "o". Tial la hajkoj malfaciliĝas por kompreni. Sed tamen tia hajko havas specialan saporon. Krom tio, se ne veterana esperantisto, eatas tute natura, tiel lerta hajko devas esti farita.

Oct 25, 2014

lunlumo kiel opalo ...

luno oktobra,
sub rebrilo opala
ĉio hipnotas

de  verdo en verdoj, n-ro 3553 sur la afiŝejo de " hajko en esperanto"
http://vastalto.com/hajko/hajko.cgi

En aŭtuno la luno aspektas tre bela. Ni amas tian  fazon de la luno ekde antikva tempo en Japanio. Ĉu vi konas rakonton de "Kaguja-Princino", kiu estas olda japana folkloro. Ŝi venis de la luno kaj bele maturiĝis sur la tero. Tial multaj viroj, eĉ reĝo, proponis edziniĝon al ŝi. Sed tamen ŝi antaŭ reiris al la luno post rifuzo de ĉiuj proponoj. Ĝi estas la rakonto de amo kaj fantazio. Laŭ ĉi tiu hajko, la lunlumo kiel opalo  hipnotigas, aŭ prisorĉas, nin ĉiujn. Aŭtuna luno invitas nin al fantazia mondo.

Oct 14, 2014

araneaĵo kaj lumo ...

ĉe la fenestro
momente kaptas lumon…
araneaĵo

de Steven D. Brewer sur twitter

https://twitter.com/limako/status/521468277412081664


Aŭtuna sceno tiklas melankolion kiu kaŝiĝas en profundo de nia koro. Tiu ĉi hajko ankoraŭ kaptis mian koron. Mi havas tian travivaĵon ke la araneaĵo, kiun la sunlumo briligis ĉe fenestro en mateno,  emociis min!  Belega hajko!