sub rebrilo opala
ĉio hipnotas
de verdo en verdoj, n-ro 3553 sur la afiŝejo de " hajko en esperanto"
http://vastalto.com/hajko/hajko.cgi
En aŭtuno la luno aspektas tre bela. Ni amas tian fazon de la luno ekde antikva tempo en Japanio. Ĉu vi konas rakonton de "Kaguja-Princino", kiu estas olda japana folkloro. Ŝi venis de la luno kaj bele maturiĝis sur la tero. Tial multaj viroj, eĉ reĝo, proponis edziniĝon al ŝi. Sed tamen ŝi antaŭ reiris al la luno post rifuzo de ĉiuj proponoj. Ĝi estas la rakonto de amo kaj fantazio. Laŭ ĉi tiu hajko, la lunlumo kiel opalo hipnotigas, aŭ prisorĉas, nin ĉiujn. Aŭtuna luno invitas nin al fantazia mondo.